En Jokohamo, lastmonate okazis ekspozicieto nomita "Strangaj muzikiloj en la mondo", en kiu troviĝis pli ol 60 muzikiloj.
Tiu evento daŭris kvin tagojn kaj estis vizitata de 835 homoj.
Tie oni povis vidi, ekscii, kaj eĉ ludi muzikilojn, kaj plie aŭskulti demonstradon fare de profesiulo de tiu muzikilo.
Al tiu ekspozicieto, mia amiko provizis sep dekonojn de ĉiuj muzikiloj, kaj ankaŭ mi provizis du flutojn, barokan kaj modernan.
Dum la evento, mia amiko ĉiutage ĉeestis kiel klarigisto, "doktoro de muzikiloj".
Onidire, multaj muzikiloj estis tre ŝatataj ĉe tiu ekspozicieto: precipe angklung, santur, rackett kaj serpent.
Angklung estas java frapinstrumento el bambuo, kiu impresas kiel tropikoj.
Santur estas persa kordinstrumento, prapatro de piano, kun 72 kordoj, kies etimo eble estas "satem (100)".
Rackett estas eŭropa ligna blovinstrumento konata kiel kolbas-fagoto, kaj mia amiko kaj mi konstatas, ke almenaŭ kvar ekzistas en Janapio.
Serpent estas eŭropa latuninstrumento el ligno, kiu estas serpent-forma.
Antaŭ la evento mia amiko diris, ke mi ne bezonas viziti ĝin, ĉar multaj pli raraj muzikiloj troviĝas en lia hejmo.
Tamen poste li diris, ke li devis venigi min kiel la dua doktoro de muzikiloj pro la multeco de vizitintoj.
Se la evento reokazos, mi povos ĉeesti tiel kaj provizi pli strangajn muzikilojn.