Esperanto estas internacia helpa lingvo kreita la pola kuracisto L. L. Zamenhof en 1887. Oni supozas, ke la nombro de parolantoj tra la mondo estas pli ol miliono. Esperanto estas facile lernebla lingvo kun jenaj karakterizaĵoj:
1) Simpla prononco
2) Riĉa vortotrezoro ĉefe bazita sur eŭropaj lingvoj
3) Simpla gramatiko sen esceptoj.
Ni, la membroj de Itabaŝi Esperanto-Klubo, lernas Esperanton en Narimasu, Itabaŝi-ku, Tokio de la 10-a ĝis la 12-a en la mateno en la 1-a kaj 3-a sabato ĉiumonate.
Se vi interesiĝas pri lingvoj, internacia interŝanĝo aŭ amikiĝo en Japanio, bonvolu kontakti nin! Ni lernu Esperanton kune.
Retadreso: itabashiesp(AT)gmail.com ((AT) signifas @)